Verdaj Spacoj

Kreo   Prizorgo
ekologia
aliro

Arno Lagrange, Agrikultura Inĝeniero laŭ formado kun preskaŭ tridekjara sperto da prizorgado de pejzaĝaj ĝardenoj, proponas ekflegi viajn verdajn spacojn por igi ilin privelegiaj lokoj de transiro de via loĝejo al la naturo.

Temas pri favorizi la vivantan mondon kaj ties diversecon, neniam uzante toksaĵojn kaj helpante ĉiajn reciklajn procesojn de la vivanta materio per kompostado kaj valorigo de rubaĵoj. La pejzaĝo sekve estos kreita kaj prizorgita kun variaj specoj prefere elektitaj inter la lokaj celante oferti al simpatia proksima faŭno ŝirmon kaj manĝon por la plej granda ĝojo de ties posedanto.

La pejzaĝo estos komponita de granda elekto da jaraj kaj persistaj floroj, arbedoj, arbetoj kaj arboj, kaj por allogi sovaĝan vivon kaj por provizi koloran kaj bonodoran spektaklon ŝanĝiĝeman laŭ la tuta jaro kaj laŭ la sezonoj.

Arno Lagrange estas je via servo por krei novan plantaron, evoluigi ekzistantan pejzaĝon kaj regule prizorgi ĉiuj vajn verdajn spacojn, ĝardenojn kaj parkojn laŭ via emo.

Arno Lagrange volonte parolos al vi en Esperanto.

Arno Lagrange
04 68 69 83 89
06 31 26 76 69
11240 Bellegarde-du-Razès
RCS : 494 589 054 00019 Carcassonne
De la 11-a de januaro 2007 vi estas la -a vizitanto. Bonvenon !.
 

Lasta ŝanĝo : sabaton la 31-an de marto 2007 14:46.  Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL.